segunda-feira, 16 de junho de 2014

MEMORINDA FRAZO DE ZAMENHOF - MEMORÁVEL FRASE DE ZAMENHOF



Internacia Esperanto-Kongreso

La universalaj kongresoj de Esperanto (UK) estas la plej grandaj kaj plej imponaj manifestacioj de la Esperanto-Movado, unikaj en la tuta mondo ne nur pro la uzo de unusola neŭtrala lingvo, sed ankaŭ pro la konstanta progresigado de porpacaj ideoj kaj evoluigado de humaneca internaciismo.
La esenco de tiu ideo estas koncize esprimita en unusola simpla frazo, kiun Zamenhof eldiris en sia admirinda parolado en Bulonjo-sur-Maro tiun historian tagon en 1905, kiam la unuan fojon homoj de multaj diversaj nacioj parole interkompreniĝis per komuna supernacia lingvo:

“Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj.”

Nenhum comentário:

Postar um comentário